kittybecca en Esperanto

Blogo de kittybecca en Esperanto. Vidu ankaŭ mian anglalingvan blogon: https://qua.name/kittybecca-in-english/

Neniu scias, kial kato faras ion ajn.

Mi verkas hebrelingvan sekvaĵon de la greka mitaro, kiun mi nomos “la nova greka mitaro”, por anstataŭi la malnovan.

kittybecca oyf Yidish. Kia origina nomo, ĉu ne? Se vi uzas Mastodonon, vi povas sekvi ĝin ĉe @kittybecca-oyf-yidish@qua.name . Verŝajne simile ankaŭ ĉe aliaj fediversaj programaroj. Sed ne ĉi tie; mi povas sekvi neniun ajn de ĉi tie.

Mi lernis manieron trankviliĝi dum ekpanikoj; eble ĝi helpos vin.

  1. Unue, sidu aŭ kuŝu ie, kie vi povas senĝene fari la ekzercon. Vi eĉ povas stari, se mankas alia maniero aŭ se tio estas komforta por vi.

  2. Imagu kvadraton antaŭ vi. Vi kopios la kvadraton, strekante ĝiajn liniojn, ĉu per via imago aŭ via fingro, dum vi faros la ekzercon.

  3. Unue legu la instruojn, poste provu la ekzercon, relegante se vi devos. Gravas fari la ekzercon kun ia ritmo kaj sufiĉe malrapide.

  4. Komenciĝu en la maldekstra-suba angulo de la kvadrato. Enspiru kaj streku la maldekstran linion de la kvadrato – moviĝante de la suba maldekstro supren.

  5. Elspiru kaj streku la supran linion de la kvadrato – moviĝante de la supra maldekstro dekstren.

  6. Enspiru kaj streku la dekstran linion de la kvadrato – moviĝante de la supra dekstro suben.

  7. Elspiru kaj streku la suban linion de la kvadrato – moviĝante de la suba dektro maldekstren.

  8. Ripetu kelkajn fojojn – kvar estas, laŭ mi, sufiĉe bona kvanto kaj facile memori. Sed vi povas decidi pri kiom da fojoj.

Tradukita el anglalingva artikolo, kiu estis komponita el afiŝoj, kiuj unue afiŝiĝis la 28-an de aŭgusto 2018 en social.coop.

Mi komencas opinii, ke kvankam la plej granda problemo pri sociaj retejoj estas nazioj kaj transfoboj k.c., multaj el la ceteraj problemoj pri sociaj retejoj ne estas solvitaj per liberaj, federaciaj ekvivalentoj kun kontraŭmisuzaj iloj regataj de la uzantoj. Sociaj retejoj mem ŝanĝas la homan interagadon al ludo, kaj tio ne ŝanĝiĝas simple pro tio, ke oni metas ilin en la manojn de malgrandaj komunumoj, aŭ de kooperativoj, aŭ de s-ro Ajnulo.

Min jam tute lacigis la spektaklo de homoj, kiuj akiras poentojn pro duonkomprenoj de konfliktoj, aŭ pro tiom forta reago al konflikto inter du homoj, kiom kreas tutfederacian diskurson. Oni faras tion pro tio, ke la sociaj retejoj rekompencas ilin. Se mi jam forlasis Tviteron kaj Fejsbukon kaj Tumblr-on, eble la plej prudenta sekva paŝo estas forlasi ankaŭ Mastodonon.

La problemo ne estas diskurso mem sed, ke sociaj retejoj iĝis tiel pro tio, ke multaj kapitalistaj programistoj pensis, “Kiel ni tenas homojn sur nia retejo por vendi al ili reklamojn?” Do ili ellaboris komponaĵojn kun la celo fizike kaj psike engaĝigadi homojn, kontraŭ la kosto de tia diskursonivelo, kia necesas por solvi problemojn. Tiuj inkludis “repepojn”/diskonigojn (origine ne partojn de Tvitero aŭ Fejsbuko), “ŝatojn”/elstarigojn (ankaŭ ne origine partojn de Tvitero aŭ Fejsbuko), ktp..

La efiko estis igi interagadon ia ludo, kie oni gajnas poentojn unu kontraŭ la alia, kaj amasigas kalkulojn de “amikoj” kaj “sekvantoj”, diskonigojn, ŝatojn, ktp., anstataŭ krei lokon, kie homoj povus iri kaj prilabori siajn problemojn kune. Transdoni la potencon al la uzantoj ne ŝanĝas tiun fundamentan problemon pri sociaj retejoj. Nek forigo de reklamoj forigas la venenan kulturon, kreitan por distribui ilin. Tio simple lasas nin kun la sama intence senhomeciga formo de komunikado, sen la origina motivo.

Antisemitismo ne ekzistas. Kaj se ĝi ja ekzistas, ĝi ne estas tre malbona. Kaj se ĝi ja tre malbonas, ĝi ne gravas. Kaj se ĝi ja gravas, ni ne kulpas. Kaj se ni ja kulpas, ĝi ne estas antisemita, ĉar ĝi veras. Kaj se ĝi ne veras, la judoj meritas ĝin.

la pomo manĝas tri komputilojn en la suna ovo -

ĉu staniolo de serpentaj dentoj mortigis Tomon?

registara pomp' forturnas senhejmulon aĉetas papon

ĈAR ni ne estas realaj KAJ nia orientiĝo estas nur fazo KAJ ni nur forlasos onin por ano de alia sekso kiam ajn KAJ nia maniero ami estas nur signo de konfuzo KAJ kiam ni ne ŝanĝiĝis post 5 aŭ 10 aŭ 20 aŭ 50 jaroj ni ankoraŭ nur estas konfuzitaj KAJ kiam ni estas en aliseksa amrilato tiam ni tenas “alisekseman privilegion” KAJ kiam ni estas en samseksa amrilato tiam ni finfine “plene elŝrankiĝis” KAJ kiam ni estas en aliseksa amrilato ni vere estas nur aliseksemaj KAJ kiam ni estas en samseksa amrilato tiam ni vere estas gejaj aŭ lesbaj KAJ kiam ni aŭdacas sugesti ke ni havas propran identecon ni estas perfidintoj de la komunumo KAJ se ni identiĝas kiel ambaŭseksemaj ni do pensas ke nur ekzistas du seksoj KAJ kiam ni identiĝas kiel ĉiuseksemaj ni do estas nur hipsteroj KAJ kiam ni ne difinas nin mem tiam ni estas nevideblaj KAJ ĉar ĉiu historia persono aŭ famulo, kiu iam ajn havis samseksan amrilaton vere estis geja aŭ lesba sendepende de siaj sentoj pri aliaj seksoj KAJ oni diras al ni ke ni ne povas decidi KAJ ke ni nur volas atenton KAJ kiam ni estas monogomiaj tiam ni vere ne estas ambaŭseksemaj KAJ kiam ni estas pluramemaj tiam ni plifortigas stereotipojn KAJ ĉar ni volas fiki ĉion kio moviĝas KAJ ĉar estas en ordo sekse ĉikani nin kaj ni ne rajtas elekti aŭ rifuzi aŭ malakcepti tion KAJ ĉar estas en ordo demandi al ni invadajn demandojn pri niaj seksumaj vivoj KAJ ĉar ĉiu fuŝo en niaj amrilatoj atribuiĝas al nia ambaŭseksemo KAJ ĉar ni vidas amoserĉajn anoncetojn, kiuj diras “ambaŭseksemuloj ne respondu” KAJ pro multegaj pluaj kialoj, NI ESTAS PARTO DE LA MOVADO POR AMBAŬSEKSEMA LIBERIĜO

Angla fonto: A bisexual manifesto